De kie venas la nomo Valdorfo?

La nomo Valdorfo - germane Waldorf - havas historion de pli ol 200 jaroj. Ĝia signifo havas plurajn facetojn. La nomo nuntempe estas tutmonde konata, kaj al tio aparte kontribuis la valdorfaj lernejoj, malgraŭ je ili en iuj naciaj lingvoj simple nomatas "Rudolf-Steiner-lernejoj" laŭ la iniciatinto de la valdorfa pedagogio, kaj en tiuj naciaj lingvoj sekve la vorto "Valdorfo" malpli konatas.

la hotelo Waldorf-Astorio dum la jaro 1900
la hotelo Waldorf-Astorio dum la jaro 1900

Dum julio 1763, kiam en Mezeŭropo finiĝis la tiel nomata "sepjara milito", en la urbeto Walldorf apud Heidelberg en Germanio kiel filo de la buĉisto naskiĝis Johann Jakob Astor. En aĝo de 15 jaroj li elmigris al Londono, tie lernis la arton de konstruo de muzikinstrumentoj, kaj elmigris kvin jarojn poste - kun dek lignaj blovinstrumentoj en la pakaĵo - plu al Nov-Jorko en la tiel nomata "Nova Mondo". Post unuaj laboretoj kiel stratobalaisto kaj strata etkomercisto li malfermis la unuan vendejon pri muzikinstrumentoj en la rapide kreskanta metropolo de enmigrantoj, sed la vendejo, ĉar la enmigrintoj bezonis aliajn aferojn multe pli urĝe, ne vere prosperis. Tial li iĝis komercisto de feloj kaj baldaŭ li regis tiun merkaton inter la urboj Detroit ĝis San-Franzisko kaj eĉ plu ĝis Orienta Azio. Pro aldonaj spekuladoj pri aĉetoj kaj vendoj de teritorioj li kolektis la plej grandan privatan kapitalon de sia tempo. Al sia hejma urbo Walldorf li restis ligita, tie starigis fondaĵon, kiu ankoraŭ nuntempe agas, kaj multaj el liaj infanoj kaj prainfanoj portis la duan personan nomon 'Waldorf' - angligite kaj "purigite" je unu 'l'. Unu el inter ili, William Waldorf Astor, dum la jaro 1885 en Nov-Jorko ĉe la angulo inter la Kvina Avenuo (Fifth Avenue) kaj la 34-a Strato konstruigis la pompan hotelon Waldorf, kiu kvar jarojn poste kun la hotelo Astor fuziis sub la nova nomo Waldorf-Astoria kaj kulinare eterniĝis per la "valdorfa salato" el celerio, pomoj, juglandoj, jugurto kaj dolĉa papriko.

la unua valdorfa lernejo en Stutgarto dum la jaro 1919
la unua valdorfa lernejo en Stutgarto dum la jaro 1919

Ĉe tia ekonomia multflankeco ne eviteblis, ke la dinastio Astor ankaŭ kontaktiĝis kun la kultivo de tabako, kiu samkiel terpomoj, maizo kaj kakao delonge el Ameriko konkeris la eŭropan merkaton. Sur tiu fono dum la jaro 1919 en la "Malnova Mondo", do Eŭropo, en la urbo Stuttgart ekestis la cigareda fabriko "Waldorf-Astoria", kies direktoro kune kun Rudolf Steiner fondis la unuan "valdorfan lernejon" , unue por la infanoj de la laboristoj en la cigareda fabriko. La ampleksa vizio de Rudolf Steiner pri socia novordigo, kiu garantias la necesan liberon al la kultura vivo, al kiu apartenas la lerneja sistemo, trovis unuan realigon. La valdorfaj lernejoj rapide disvastiĝis, en Ameriko jam dum la jaro 1928 fondiĝis la unua valdorfa lernejo en Nov-Jorko, kiu ankoraŭ nuntempe laboras en la originaj ĉambraroj en Manhattan. Ankaŭ en la fako de reforma pedagogio oni baldaŭ parolis pri "valdorfa pedagogio". Sed la cigareda fabriko Waldorf-Astoria ekmalprosperis, ĝi ne pretervivis la mondan ekonomian krizon de la jaroj 1928/29, la firmao Reemtsma aĉetis la markajn rajtojn kaj ĝis la nuntempo disvastigas la cigaredan markon "Waldorf Astoria International". La lernejo en Stuttgart pluekzistis sendepende de la cigareda fabriko, kaj dum la jaro 1929 de la firmao Reemtsma per grandanimaj mondonacoj estis elmanovrita el la monda ekonomia krizo.

eduko sen konsidero de tradiciaj stereotipoj: en valdorfaj lernejoj ankaŭ knaboj trikas (foto el la 1950-aj jaroj)
eduko sen konsidero de tradiciaj stereotipoj: en valdorfaj lernejoj ankaŭ knaboj trikas (foto el la 1950-aj jaroj)

Intertempe la protekto de la nomoj "Waldorf" kaj "Rudolf Steiner" en la internacia tereno de lernejoj kaj infanĝardenoj estas aktiva celo de la valdorfa lerneja movado. Kiam en Germanio dum la jaro 1982 ekzistis la konkreta danĝero, ke la Moon-sekto fondus lernejojn sub la misuza utiligo de la nomo "Waldorf", la Ligo de Liberaj Valdorfaj Lernjoj jure protektigis la nomon "Waldorf". Kritika tereno tiutempe momente ankoraŭ estas la azia regiono. En sudorientazia lando kun multaj strataj infanoj, kiuj sen protekto kaj gepatroj elŝiritas el ĉiu socia konteksto kaj iĝas viktimoj de krimaj interesoj, sen antaŭsignoj aperis infanejo kun la titolo "Waldorf". Bonveniginda institucio, fine la infanoj do havu hejmon. Sed tiam montriĝis, ke ili estis misuzitaj por komerco per homaj organoj: post dek kvar tagoj ili nur havis unu renon. Intertempe la Ligo de Liberaj Valdorfaj Lernjoj realigis la juran protekton de la nomo "Waldorf" ankaŭ en vico da sudorientaziaj ŝtatoj kaj internacie fidindas.

* Thomas Pusch

Tiu-ĉi artikolo en samaŭtora versio germanlingva publikiĝis dum decembro 2004 en jubilea libreto de valdorfa infanĝardena asocio.

Pli ampleksaj informoj pri la temo legeblas en la broŝuro "Valdorfo - la historio de nomo" de la Ligo de Liberaj Valdorfaj Lernejoj, kiu haveblas en la germana, angla, franca kaj japana lingvoj. La fotoj de tiu-ĉi paĝo estas el tiu broŝuro.