GEJ-Gazeto 5.87 (septembro-oktobro 1987), paĝo 21, Thomas Pusch

lasta novaĵo * alvenis ĵus antaŭ ekpreso

"Muroj": Malkonstruo de la sinagogaj muroj en la frg-a ĉefurbo

Bonn: La 17-an de septembro 1987, ĵus antaŭ la eksendo de la preta GEJ-gazeto al la presejo, la fundamentaj muroj de la eksa sinagogo en la FRG-a ĉefurbo Bonn perforte detruiĝis kaj fortransportiĝis al rubaĵdeponejo. Tiu ago de domkonstrua firmao, kiu planas starigi subteranaŭtoparkejon kaj hotelon sur tiu historia loko, tre emociigis la publikan diskuton pri la demando de ĉefurba memorejo pri la naziaj persekutitoj, kiu staru plej bone meze de la urbo ĝuste sur la loko de la eksa sinagogo.

La sinagogo de la Bonn-a urbocentro konstruiĝis en 1879, la 10-an de novembro 1938 ĝi detruiĝis far SS-fitrupoj same kiel miloj da aliaj germanaj sinagogoj. Kelkajn tagojn poste la nazia propaganda ministro Göbbels en interparolo kun s-roj Himmler kaj Göring opiniis ke oni devus devigi la judojn ĉie en Germanio mem forigi la fundamento-restaĵojn de iliaj detruitaj sinagogoj por konstrui aŭtoparkejojn sur la terenoj de ĉiuj germanaj sinagogoj. Tiun planon la postmilitaj demokrataj politikistoj en la 50-aj jaroj efektivigis: Ĝis la somero 1987 la fundamentojn de la Bonn-a sinagogo kovris aŭtoparkeja asfalto. Nun, post la vendo de la loko al hotela konzerno, la asfalto forpreniĝis kaj oni konstatis, ke pli de la sinagogaj fundamentoj ankoraŭ ekzistas ol supozite antaŭe. Kaj nun finfine multaj civitanoj konsciiĝas pri la sakrilego de la sinagogo-detruo inter 1938 kaj 1987. La kelkdekmembra nuna juda komunumo de Bonn (kiu intertempe posedas malgrandan betonan sinagogon aliloke en Bonn) ne tro kontraŭbatalis la urbajn planojn ĝis nun: Laŭ ĝi, estas tasko de la ne-juda civitanaro zorgi pri tia memorejo; la ne-judoj havas la taskon montri, ke la politiko rilate judojn ŝanĝiĝis depost 1938.

Tiaj problemoj ne ekzistas sole en Bonn: En Frankfurt civitanaj iniciatoj batalas pri la konserviĝo de fundamentoj de la juda getto ĉe Börne-placo; en aliaj urboj same ekzistas hontigaj eks-sinagogaj aŭtoparkejoj sen iuj memoriloj.

Sed Bonn NE estas iu provinca urbo, sed la ĉefurbo de laŭkonstitucie "kontraŭfaŝisma kaj kontraŭmilitisma" ŝtato: La diskuto, ĉu konstrui gigantan monumenton pri ĈIUJ militaj mortintoj (por murdistoj same kiel por murditoj) koste de la ŝtato en la sudo de Bonn, aŭ ĉu anstataŭe konstrui memorejon pri la naziaj persekutitoj plej bone centre de la urbo sur la loko de la eksa sinagogo, estas grava politika demando.

La problemo havas eblan solvon: La tereno estus reaĉetebla de la hotela konzerno kontraŭ kelkdek milionoj da markoj - tiun sumon ne volas elspezi la urbo Bonn. Post kelkaj tagoj la parlamento de FRG diskutos pri la temo, ĉu kaj kiom da ŝtata mono doni por reaĉeto de la sinagoga tereno kaj por konstruo de memorcentro tie. Ĉiukaze restas la protesto kontraŭ la impertinento simple detrui kaj fortransportigi la fundamentojn anstataŭ atendi politikan decidon en la urba kaj ŝtata parlamentoj.

La partoprenantoj de la venontjara israel-germana seminario de GEJ kaj JELI povos mem surloke vidi, kiel intertempe evoluis la afero.


Eta postrimarko: El la ĉefurbo de la ofte kritikata dua germana ŝtato, GDR, aŭdiĝas la novaĵo ke oni komencos la rekonstruon de la ĉefa Berlina sinagogo - en Oranienburger Straße - ene de la venontaj tri jaroj. Ŝajne tie oni pli konscias pri la problemo ol en Bonn …