GEJ-Gazeto 3.87 (majo-junio 1987, fokusa temo:
judoj en Germanio), paĝoj 10-13, Thomas
Bormann, red. Thomas Pusch
"Mainz, la judoj nomas ĝin 'Magenca', ne estas simple
urbo, ĝi estas simbolo. Kune kun siaj najbaraj urboj Speyer kaj Worms, Magenca
estas sinonimo de scio kaj klereco, de ekonomia florado kaj alte evoluita
komunumeco, foje de kontento kaj bonfarto, ofte de mizero, persekuto kaj sufero
- mikrokosmo de juda vivo kaj sperto en la diasporo."
Per jenaj frazoj Johanan Meroz, tiam ambasadoro de
Israelo en Germanio, inaŭguris la ekspozicion "Judoj en Mainz",
okazinta en 1978 en la urbodomo de Mainz. Dokumentoj pri mil jaroj de alte
evoluita juda kulturo apud la Rejno estis ekspoziciitaj. La israel-germana
seminario de GEJ kaj JELI vizitos dum aŭgusto ĉi-jare [do en 1987] tiun iaman
metropolon de juda vivo.
La historio estas plena de alta kulturo unuflanke
kaj kruelaj pogromoj aliflanke.
Moses ben Kalonymos, devenanta el klera juda familio
en Lucca (Italio), venis al Mainz en la frua 10-a jarcento kaj certe kunfondis
judan komunumon en tiu urbo, kiun la judoj nomas "Magenca".
Jam frue establiĝis en Magenca juda universitato,
jeŝivo, kie kleraj rabenoj studis kaj interpretis la Biblion kaj la Talmudon.
Ili fariĝis gvidaj por la okcidenteŭropaj judoj, la aŝkena kulturo.
Bazo de ilia bonfarto estis komerco kun luksaj
varoj: valoraj tukoj, peltoj kaj oraj aŭ kupraj ujoj. Nur la lingvo, la religio kaj la ritoj distingis
ilin de la aliaj civitanoj.
Sed jam en la jaro 1012
unuafoje la judoj estis elpelitaj dum mallonga tempo, kaŭze de la decido de
reĝo Henriko II. Post incendio en la jaro 1084 la civitanoj de Mainz serĉis la
kulpon ĉe la judoj kaj denove elpelis ilin. La episkopo
de Speyer donis azilon al la elpelitaj judoj - de tiam ankaŭ Speyer kaj Worms fariĝas centroj de la judoj en Germanio.
Pasis nur malmultaj jaroj, ĝis la judoj denove estis persekutitaj. Papo
Urban II alvokis en 1095 al kruca militiro al Jerusalemo. Amasoj da
batalantoj kolektiĝis ĉe la Rejno kaj atendis la
startsignalon. Ili semis malamon kontraŭ la judoj kaj
ekstermis la judan populacion en Worms. En majo 1096 ili
staris antaŭ la pordoj de Mainz kaj postulis de la judoj konvertiĝi al la papa
religio. Sed la judoj rezistis. Tial ili ĉiuj estis mortigitaj en unutaga pogromo, la sinagogo
estis forbruligita. Historiistoj taksas, ke 700 ĝis
1200 judojn murdis la krucmilitistoj.
Kvankam jam la sekvantan
jaron reĝo Henriko IV denove permesis al judoj rezidi en Mainz, ilia kulturo ne
plu povis disvolviĝi kiel antaŭe. La sekvaj krucaj
militiroj denove rezultigis kruelajn persekutojn, sed la reĝo
kaj la ĉefepiskopo protektis la judojn. Tiun protekton la
judoj devis pagi per altaj impostoj. Judoj estis konsiderataj kiel subuloj de la reĝo kaj de la episkopo. Ili havis
malpli da rajtoj ol kristanoj kaj ne estis liberaj en la elekto de profesio aŭ
metio. Judoj ne rajtis porti armilojn. Sola privilegio por ili estis la rajto
negoci per kreditoj - kiskoplena negoco, kiu krome portis al la judoj multajn
malamikojn: ŝuldantoj, kiuj ne sukcesis repagi siajn ŝuldojn.
Tamen la judoj en Magenca vivis sufiĉe libere. Ilia
loĝkvartalo ne estis apartigita de la cetera urbo, kiel ekzemple en Köln kaj
Trier, kaj ofte okazis kunvenoj de rabenoj de la aŝkena kulturo en Mainz. En
1220 formiĝis la "Tekkanot Ŝum" - la dekretoj de Ŝum fariĝis gvidaj
por la juda kulturo en vastaj regionoj. "Ŝum" - tio estis la
mallongigo de la tri ĉefkomunumoj "Ŝpira" - Speyer,
"Uvormaisa" - Worms kaj "Magenca" - Mainz. La vorto
"ŝum" eĉ enradikiĝis en la germana lingvo: "schummeln" -
iomete trompi: kiu priparolas la negocon en la lingvo de Ŝum - por eksteruloj
nekomprenebla - povus "priŝumli" (trompeti) sian partneron.
La plej grava Magenca judo
de la 13-a jarcento estis rabeno Meir ben Baruch [Baruĥ]. Li
pliriĉigis la judan kulturon per bazaj leĝdonaj kaj interpretaj verkoj, ankaŭ
aprezataj de nejudaj kleruloj.
La sekva rebato venis meze
de la 14-a jarcento. En 1348 aperis la epidemio de la pesto.
La histerio pri la "Nigra Morto" serĉis la kulpon ĉe
la judoj. "Jud-batistoj" marŝis de urbo al urbo kaj
proklamis ke la judoj venenigis la putojn kaj tiel kaŭzis la epidemion.
Sekvo estis kruela murdado de ĉiuj judoj. La 10-an de januaro ne plu vivas judoj en
Speyer, je la 1-a de marto same en Worms. La magencaj judoj estas murditaj la
23-an de aŭgusto 1349.
Sep jarojn pli poste la urbo denove akceptis judojn
en siaj muroj. Sed ili
ne plu rajtis posedi terenon. La judoj komercis pri brokantaĵoj kaj mono. Ofte
la reĝoj elpensis novajn specialajn impostojn por judoj, aŭ eĉ nuligis ĉiujn
ŝuldojn, kiujn kristanoj havis ĉe judoj. Tial la judoj vivis en tre mizeraj cirkonstancoj. La juda
epoko de la "saĝuloj de la Rejno" ("ĥaĥme rinus") pasis. La
lasta, kiu atingis aŭtoritaton ekster sia komunumo, estis rabeno Jakob ben
Moses halevi Molin, nomita Maharil, kiu verkis la "libron de la
kutimoj" (Minhagrim). La tombo de Maharil en Worms
ankoraŭ hodiaŭ estas loko de estimo kaj respekto.
Plurfoje dum la 15-a jarcento la judoj estis forpelitaj de Mainz,
plurfoje la komunumo refondiĝis. Definitivan dekreton kontraŭ judoj proklamis
ĉefepiskopo Adolf en 1471. Multaj judoj fuĝis al
Pollando kaj Litovio. Dum pli ol cent jaroj judoj ne
rajtis loĝi en Mainz.
Nur ekde 1582 denove ekloĝis judoj en Mainz. Sed ili devis vivi en geto. La nombro de judaj familioj estis limigita al dudek, poste eĉ al dek.
Turnopunkto estis la epoko de raciismo. Dum la ekrego de ĉefepiskopo
Emmerich-Josef la judoj ricevis pli da rajtoj. Oni permesis al ili pli da metioj. Tiel ili fariĝis
relative pli riĉaj kaj denove kapablis pagi la ankoraŭ ekzistantajn specialajn
impostojn. Laŭ statistiko el 1790 vivis en Mainz 848 judoj el inter 32 000
enloĝantoj. Nur plu 5 judoj negocis per kreditoj. La absolutismo, kiu reguligis
ĉiun detalon de la tiama vivo, ankaŭ manifestiĝis ene de la juda komunumo. En
1773 oni dekretis, kiel inoj vestu sin. Ĉia pompo kaj lukso estis malpermesita.
Ankaŭ familiaj festoj estis reguligitaj.
Post kiam la francaj revoluciaj trupoj konkeris
Mainz en oktobro 1792, la judoj fariĝis plenrajtaj civitanoj en la nove
konstruita respubliko de Mainz. Multaj judoj estis skeptikaj, ĉar la nova libereco signifis veni el la
fermiteco kaj asimiliĝi. La situacio
ĉiu-kaze estis nestabila - jam en 1793 la francoj denove estis forpelitaj el
Mainz. Sed en 1797 ili revenis, kaj la Rejno fariĝis la ŝtatlimo de Francio.
Tiel Mainz estis parto de la franca departemento
Donnersberg. La judoj havis plenajn civitanajn rajtojn, eĉ povis elektiĝi en la
urban konsilantaron.
Tio ne ŝanĝiĝis en 1814, kiam la napoleonaj trupoj forlasis la urbon
Mainz. Judaj
infanoj vizitis publikajn lernejojn; judoj laboris en preskaŭ ĉiu profesio.
Komenciĝis epoko de toleremo, emenciĝo kaj samrajteco. Judoj ekloĝis en ĉiuj
kvartaloj de Mainz kaj partoprenis en la publika vivo kiel
la aliaj civitanoj. Kulmino estis la inaŭguro de granda sinagogo en 1912, kiun
ĉeestis ankaŭ katolikaj kaj evangeliaj klerikuloj. Krom tiu granda sinagogo kun
pli ol mil sidlokoj ekzistis alia sinagogo de pli ortodoksaj judoj.
La antisemitismo, kiu ekestis dum la ŝanĝo de la
jarcentoj, ne havis ŝancojn en Mainz. Pli ol 3000 judoj vivis en Mainz, 3,7% de
la tuta loĝantaro.
Tamen, tri jardekoj pli poste, la naziaj
kontraŭjudaj dekretoj efikis en Mainz same kiel en aliaj urboj. Je la nokto de
la 9-a al la 10-a de novembro 1938 ĉie en Germanio oni detruis judajn
vendejojn, mistraktis judojn kaj forbruligis la sinagogojn, ankaŭ en Mainz. La judoj devis poste eĉ forigi la ruinojn de la
sinagogo. Ekde 1941 ĉiuj judoj devis porti davidan stelon sur siaj vestoj, por
esti ĉie publike rekoneblaj kiel judoj.
Pri la ekstermo de la juda
komunumo sub la nazioj ekzistas detalaj statistikoj. Inter 1933 kaj 1939 la
juda loĝantaro falis de 2609 al 1453 personoj. Poste ĝi
denove kreskis al 3000, ĉar la nazioj koncentrigis judojn en la urboj por
fortransporti ilin. La holokaŭsto en Mainz definitiviĝis per kvar
deportadoj: en marto 1942 1000 judoj estis deportitaj al koncentrejoj en
Pollando, en septembro samjare 1288 al Theresienstadt kaj 833 al Pollando; kaj
fine en februaro 1943 la lastaj 53 judoj devis forlasi la urbon Mainz kaj esti
deportitaj al la koncentrejo Theresienstadt. Magenca ĉesis
ekzisti.
Nur 3 judoj, kiuj devis porti davidan stelon sur siaj vestoj, sukcesis
resti en Mainz, kaŝante sin antaŭ la nazioj. Krom ili vivis kelkaj privilegitaj judoj en geedzeco kun anoj de la arja
raso.
Post la milito revenis el Theresienstadt 24 alt-aĝaj
judoj al Mainz. En oktobro 1945 la juda komunumo estis refondita, sed neniel ĝi
estas komparebla kun la antaŭa tempo. Nur iomete pli ol 100 judoj konsistigas
la judan komunumon de Mainz hodiaŭ. En Worms estas preskaŭ neniu, kvankam tie
oni rekonstruis la sinagogon - ĝi ne plu estas loko por preĝi kaj mediti, ĝi
estas nur historia vidindaĵo.
Yohanan Meroz, la iama ambasadoro de Israelo, trafe
priskribis la situacion en sia parolado de 1978 :
"Nenio povos denove esti, kiel ĝi iam estis. En
februaro 1943 la lastaj judoj el tiu urbo estis deportitaj al la mortigejoj, el
kiuj ne ekzistis revojo. Magenca forpasis por ĉiam: ĝia elradiado trans
florantaj ĝemelaj komunumoj en tuta Eŭropo estingiĝis."